Загрузка...

AI-разбор доступен после входа

Суть книги, пересказ, главный конфликт, ключевые идеи, вывод, кому полезна, главные темы, персонажи и цитаты можно получить после входа в BookRa.

auto_awesomeПолучить AI-разбор

О книге

Дата написания1970-01-01
Язык книгиeo
Возрастное ограничение12+

Читать онлайн

Страница 2 из 18

La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.” Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi intencas fiŝkapti.

Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Maŭron ĉirkaŭ la talio, kaj elĵetis lin el la boato.

Malsupren li falis! sed baldaŭ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaŭ anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaŭ la mondo kun mi, se mi enprenus lin.

Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, “Vi facile povas naĝi alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun intencas esti libera viro.”

Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la maro estis tre trankvila.

Unue, mi intencis kunpreni la Maŭron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron; sed la Maŭro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.

Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, “Se vi ĵuros, ke vi estos fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe ankaŭ vin elĵetos el la boato.”

La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro.

Dum ankoraŭ ni povis vidi la Maŭron (survoje alteren) ni antaŭen iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la influejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laŭ sciigoj, mortigas kaj manĝas siajn malamikojn.

Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laŭlongiru la marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni morgaŭtagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.

Ankoraŭ, mi timis, ke mi estus kaptota de la Maŭroj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaŭaĵojn. Sed kiam malheliĝis la lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron antaŭ la tagiĝo. “Nu,” mi diris, “tiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj bestoj.” “Tiam ni pafilos ilin,” ridante diris Zuro, “kaj forkurigu ilin.”

Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi, kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren.

La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. “Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la savaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”

Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.

Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la terbondon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvonte, mi konfidis mian sorton al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti.

Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nignaj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ill tuj venis.

Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn savaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Страница 2 из 18

Вам также может понравиться

Страница 1 из 195

Назад12195Далее