Удобнее читать в приложении
AI-разбор доступен после входа
Суть книги, пересказ, главный конфликт, ключевые идеи, вывод, кому полезна, главные темы, персонажи и цитаты можно получить после входа в BookRa.
auto_awesomeПолучить AI-разборО книге
Дата написания1970-01-01
Язык книгиeo
Возрастное ограничение12+
Читать онлайн
Страница 2 из 12La propran nomon kaj respektas diojn,
Neniam devas pensi? Ĉu li volas
Perforte min de la altaro tiri
En sian liton? Tiam mi min turnos
Kun voko al la dioj, kaj precipe
Al ŝi, Diano energia, kiu
Defendon sian certe ne rifuzos
Kiel diino al pastrino sia
Kaj kiel virgulin’ al virgulino.
ARKAS.Ne timu! Nova sango malkvieta
La reĝon ne instigos fari tian
Junulan agon. Sed de li mi timas
Alian nun decidon, kiun li
Plenumos senkompate kaj severe,
Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.
Mi tial petas, montru al li dankon,
Se pli oferi vi al li ne povas.
IFIGENIO.Ho, diru, diru, kion plu vi scias!
ARKAS.Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
Al vi ordonas via propra koro
Akcepti lin amike kaj konfide.
Kaj noblan viron bona vort’ virina
Plenumi la konsilon bondeziran,
La konsciencon tamen mi obeos
Kaj al la reĝ’ por lia bonfarado
Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,
Ke al la potencul’ mi sen mensogo
Esprimi povu, kio al li plaĉos.
IFIGENIO.Per la plej belaj donoj kaj trezoroj
Vin benu la diino! Al vi ĉiam
Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,
Bonstaton por la viaj kaj plenumon
De ĉiu via nobla ekdeziro!
Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,
Feliĉon ankaŭ multigitan havu!
TOAS.Mi ĝojus, se min glorus la popolo,
Ke tion, kion mi akiris, ĝuas
Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—
Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,
Se lin ĝojigas lia propra domo.
Vi partoprenis en doloro mia
La tagon, kiam glav’ de malamiko
De mia flanko rabis mian filon,
La lastan, la plej bonan. Tiel longe,
Dum mia koro estis okupita
De la spirit’ de venĝo, mi ne sentis
La dezertecon do loĝejo mia;
Sed nun kontentigita mi revenas,
La malamikan regnon mi detruis
Kaj mia filo estas jam venĝita,—
Nun en la tuta mia domo restas
Nenio, kio povus min ĝojigi.
La gajan obeadon, kiu lumis
Por mi ĝis nun el la okul’ de ĉiu,
Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
Jam ĉiu pensas pri la estonteco
Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
Mi venas nun en tiun templon, kiun
Mi vizitadis ofte, por elpeti
La venkon, aŭ por danki por la venko.
En mia brusto portas mi deziron
Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ
Ne estas nekonata: mi esperas,
Ke por la beno al popolo mia
Kaj al mi mem mi enkondukos vin
En mian domon kiel fianĉinon.
IFIGENIO.Ho reĝo! Al knabino nekonata
Tro multe vi oferas. Hontigita
Nun staras antaŭ vi la fremdulino,
La elpelita, kiu sur la bordo
Nenion serĉis krom rifuĝo paca,
Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.
TOAS.Ke la devenon vian antaŭ mi
Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—
Neniu gento povus ĝin toleri.
Timigas nia bordo la fremdulojn:
Postulas tion leĝ’ kaj neceseco;
Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,
Vi, plej afable akceptita gasto,
Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—
De vi konfidon mi esperis, kiun
Meritas mastro por la gastameco.
IFIGENIO.Se kaŝis mi la nomon de l’ gepatroj,
Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris
Pro embaraso, ne pro malkonfido.
Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi
Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas
Kaj kian sorto malbenitan kapon
Vi nutras kaj defendas, terurego
Atakus tiam vian grandan koron;
Anstataŭ sur la tronon min inviti,
Vi eble min elpelus el la regno,
Kaj antaŭ ol atingus mi revenon
Al mia hejmo, finon de l’ vagado,
Vi puŝus min al la mizero, kiu
Fariĝas ĉie la terura sorto
De ĉiu elpelito kaj vaganto.
TOAS.Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas
Kaj kion ajn pri via dom’ decidis,—
Mi tamen scias, ke de l’ tempo, kiam
Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni
Vi ĝuas plenmezure gastamecon,
Ne mankas al ni beno de l’ ĉielo.
Ne estus tre facile min konvinki,
Ke mi en vi protektas kulpan kapon.
IFIGENIO.Vin benas la bonfaro, ne la gasto.
TOAS.Boneco por krimul’ ne donas benon;
Ĉesigu do silenton kaj malfidon!
Ne maljustulo tion ĉi postulas.
Al mi vin la diino enmanigis,
Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,
Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:
Se povas vi reveni en la hejmon,
Mi tiam vin de ĉio liberigas;
Sed se la vojo estas jam barita
Al vi por ĉiam, aŭ se via gento
El sia lando estas elpelita
Aŭ eĉ fatale tute estingita,
Vi tiam ĉiurajte estas mia.
Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,
Ke mi neniam rompas mian vorton.
IFIGENIO.De la ligil’ malnova nevolonte
La lango liberiĝas, por nun fine
Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;
Ĉar se sekreton oni unu fojon
Al iu elkonfidas, ĝi forlasas
Por ĉiam la gardejon en la koro
Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje
Utilas, se la dioj tion volas.
Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.
TOAS.Kviete vi eldiris grandan vorton!
Ĉu tiu estas via gentopatro,
Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,
Ke estis li plej granda favorato
De la diaro? Ĉu li estas tiu
19 Tantalo, kiun Jupiter’ invitis
Al sia tablo kaj al konsiliĝo
Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn
La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,
Simile al parol’ de orakolo?
IFIGENIO.Li estas tiu sama. Sed la dioj
Ne devas tro kun homoj amikiĝi:
Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,
Por sen kapturno teni sin tro alte.
Ne estis li malnobla perfidulo,
Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,
Kaj tro malgranda por kunul’ de dio,
Kaj lia peko estis ja nur homa.
Severa estis la dekret’ de l’ dioj,
Kaj la poetoj kantas, ke perfido
Kaj granda fiereco lin por ĉiam
Do l’ tablo Jupitera defaligis
Kun granda malhonor’ en la Tartaron.
Kaj ve! la tuta gento sur si portas
Eterne la koleron de la dioj.
TOAS.Ĉu pro l’ prapatro aŭ de propra kulpo?
IFIGENIO.Ĝi estas vero, ke la tuta gento
La malkvietan forton de l’ Titanoj
Heredis certe; tamen Jupitero
Per fer’ ilian frunton ĉirkaŭforĝis;
Saĝecon, moderecon, paciencon
20 Ne konis ili; ĉiu ekdeziro
Ĉe ili tuj fariĝis furiozo
Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso
La viro kun la fera vol’, la filo
Amata de Tantal’ al si akiris
Per trompo kaj perfido la plej belan
Virinon en la mond’, Hipodamion,
Filinon de la reĝo Ojnomao.
Du filojn ŝi al sia edzo naskis,
Tieston kaj Atreon. Kun envio
La amon de la patro ili vidis
Al la unua filo, kiu restis
De la edzin’ unua. La malamo
La fratojn interligis, kaj sekrete
Mortigis ili kune sian fraton.
La patr’ Hipodamion tuj suspektas,
Kaj furioze li de ŝi postulas
Redonon de la fil’, kaj ŝi mortigas
TOAS.Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!
Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!
IFIGENIO.Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas
En ia dom’ subite duondio
Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico
Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas
Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.
Post morto de la patro regis kune
Atreo kaj Tiesto en la urbo.
Ne longe tamen povis daŭri paco.
Post kelka temp’ Tiesto malhonoris
La liton de la frato. Tiam venĝe
Atreo lin elpelis el la regno.
Sed jam de longe, krimon preparante,
Tiesto ŝtelis filon de Atreo
Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.
Nun en la brusto de la kvazaŭfilo
Li vekas furiozan venĝemecon
Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,
Por en la onklo buĉi sian patron.
La plano de l’ junulo malkovriĝas;
Kaj per kruela morto nun la reĝo
La atencinton punas, supozante,
Ke li mortigas filon de la frato.
Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu
En turmentego antaŭ li pereis.
Por kontentigi brulan deziregon
De venĝo, li sekrete primeditas
Teruran faron. Ŝajne pacigita,
Indiferenta kaj trankvila, logis
Li sian fraton kun du liaj filoj
Returne en la regnon; ambaŭ knabojn
Вам также может понравиться
{"page":{"canonicalUrl":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","pageTitle":"Ifigenio en Taŭrido (Иоганн Вольфганг Гёте) — полный текст, краткое содержание, анализ и герои","metaDescription":"Полный текст книги «Ifigenio en Taŭrido». А также краткое содержание, главные мысли, конфликт, темы, персонажи, цитаты и ответы на вопросы.","headingTitle":"«Ifigenio en Taŭrido». Читать бесплатно онлайн","headingSubtitle":"Иоганн Вольфганг Гёте, Ludwik Zamenhof","structuredData":[{"@context":"https://schema.org","@type":"BreadcrumbList","@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE#breadcrumb","itemListElement":[{"@type":"ListItem","position":1,"name":"BookRa","item":"https://bookra.app/"},{"@type":"ListItem","position":2,"name":"зарубежная классика","item":"https://bookra.app/genre/5214"},{"@type":"ListItem","position":3,"name":"Ifigenio en Taŭrido","item":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE"}]},{"@context":"https://schema.org","@type":"WebPage","@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","url":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","name":"«Ifigenio en Taŭrido». Читать бесплатно онлайн","description":"Полный текст книги «Ifigenio en Taŭrido». А также краткое содержание, главные мысли, конфликт, темы, персонажи, цитаты и ответы на вопросы.","breadcrumb":{"@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE#breadcrumb"},"mainEntity":{"@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE#work"},"primaryImageOfPage":{"@type":"ImageObject","url":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/4832979e-8322-11e7-a9a5-0cc47a5453d6/thumbs/1200.webp"}},{"@context":"https://schema.org","@type":"Book","@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE#work","name":"Ifigenio en Taŭrido","url":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","description":"Полный текст книги «Ifigenio en Taŭrido». А также краткое содержание, главные мысли, конфликт, темы, персонажи, цитаты и ответы на вопросы.","image":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/4832979e-8322-11e7-a9a5-0cc47a5453d6/thumbs/1200.webp","inLanguage":"eo","genre":["зарубежная классика","зарубежная старинная литература"],"author":[{"@type":"Person","@id":"https://bookra.app/author/a3967d13-c58d-58ac-9cc7-9da88a06f2c0#person","name":"Иоганн Вольфганг Гёте","url":"https://bookra.app/author/a3967d13-c58d-58ac-9cc7-9da88a06f2c0","sameAs":["https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%93%D1%91%D1%82%D0%B5%2C_%D0%98%D0%BE%D0%B3%D0%B0%D0%BD%D0%BD_%D0%92%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%84%D0%B3%D0%B0%D0%BD%D0%B3_%D1%84%D0%BE%D0%BD","https://www.wikidata.org/wiki/Q5879"]}],"about":[{"@type":"Thing","name":"зарубежная классика"},{"@type":"Thing","name":"зарубежная старинная литература"},{"@type":"Thing","name":"чтение онлайн"},{"@type":"Thing","name":"саммари"},{"@type":"Thing","name":"AI-разбор"},{"@type":"Thing","name":"персонажи"},{"@type":"Thing","name":"цитаты"}],"workExample":{"@type":"Book","@id":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE#edition","url":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","bookFormat":"https://schema.org/EBook","inLanguage":"eo","isAccessibleForFree":true,"potentialAction":{"@type":"ReadAction","name":"Читать бесплатно онлайн «Ifigenio en Taŭrido»","target":{"@type":"EntryPoint","urlTemplate":"https://bookra.app/books/1ieOGPzE","actionPlatform":["https://schema.org/DesktopWebPlatform"]},"expectsAcceptanceOf":{"@type":"Offer","category":"nologinrequired"}}}}],"book":{"idCatalog":794110,"shortId":"1ieOGPzE","title":"Ifigenio en Taŭrido","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/4832979e-8322-11e7-a9a5-0cc47a5453d6/thumbs/1200.webp","annotationText":"","catalogType":"PUBLIC_DOMAIN","catalogTypeLabel":"Общественное достояние","authorLine":"Иоганн Вольфганг Гёте, Ludwik Zamenhof","authors":[{"id":"a3967d13-c58d-58ac-9cc7-9da88a06f2c0","displayName":"Иоганн Вольфганг Гёте","protectedUrl":"/author/a3967d13-c58d-58ac-9cc7-9da88a06f2c0","wikipediaUrl":"https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%93%D1%91%D1%82%D0%B5%2C_%D0%98%D0%BE%D0%B3%D0%B0%D0%BD%D0%BD_%D0%92%D0%BE%D0%BB%D1%8C%D1%84%D0%B3%D0%B0%D0%BD%D0%B3_%D1%84%D0%BE%D0%BD","wikidataUrl":"https://www.wikidata.org/wiki/Q5879"},{"id":"07aad76c-06a4-11e4-848e-0025905a06ea","displayName":"Ludwik Zamenhof","protectedUrl":"/author/07aad76c-06a4-11e4-848e-0025905a06ea","wikipediaUrl":null,"wikidataUrl":null}],"genres":[{"id":5214,"title":"зарубежная классика","token":null,"publicUrl":"https://bookra.app/genre/5214"},{"id":5215,"title":"зарубежная старинная литература","token":null,"publicUrl":"https://bookra.app/genre/5215"}],"keywords":[],"facts":[{"key":"dateWritten","label":"Дата написания","value":"1970-01-01"},{"key":"bookLanguage","label":"Язык книги","value":"eo"},{"key":"adult","label":"Возрастное ограничение","value":"12+"}],"seoSections":[],"authorSummary":null,"hasArtifacts":false,"canReadInApp":true,"readUrl":"https://web.bookra.app/?startapp=r_794110","artifactsUrl":"https://web.bookra.app/?startapp=b_794110","readCtaLabel":"Читать бесплатно","artifactsCtaLabel":"AI-разбор","appReadLinks":{"tg":"https://t.me/bookra_lib_bot/BookRa?startapp=r_794110","vk":"https://vk.com/app54470698#startapp=r_794110","max":"https://max.ru/id7751370047_bot?startapp=r_794110","web":"https://web.bookra.app/?startapp=r_794110"},"appAnalysisLinks":{"tg":"https://t.me/bookra_lib_bot/BookRa?startapp=b_794110","vk":"https://vk.com/app54470698#startapp=b_794110","max":"https://max.ru/id7751370047_bot?startapp=b_794110","web":"https://web.bookra.app/?startapp=b_794110"},"guestReaderUrl":"/books/1ieOGPzE?page=2#reader-content","authorCtaLabel":"Все книги автора","authorProtectedUrl":"/author/a3967d13-c58d-58ac-9cc7-9da88a06f2c0","readersCount":0,"adultLabel":"12+","yearLabel":null,"datePublished":null,"publisherLabel":null,"isbn":null,"oclc":null,"lccn":null,"partnerUrl":null,"accessNote":"Полный текст книги и AI-разбор откроются на защищенных страницах BookRa после входа."},"reader":{"page":2,"totalPages":12,"hasPrev":true,"hasNext":true,"prevPageUrl":"/books/1ieOGPzE#reader-content","nextPageUrl":"/books/1ieOGPzE?page=3#reader-content","progressLabel":"Страница 2 из 12","sections":[{"id":"id11:215","kind":"paragraph","text":"La propran nomon kaj respektas diojn,"},{"id":"id11:216","kind":"paragraph","text":"Neniam devas pensi? Ĉu li volas"},{"id":"id11:217","kind":"paragraph","text":"Perforte min de la altaro tiri"},{"id":"id11:218","kind":"paragraph","text":"En sian liton? Tiam mi min turnos"},{"id":"id11:219","kind":"paragraph","text":"Kun voko al la dioj, kaj precipe"},{"id":"id11:220","kind":"paragraph","text":"Al ŝi, Diano energia, kiu"},{"id":"id11:221","kind":"paragraph","text":"Defendon sian certe ne rifuzos"},{"id":"id11:222","kind":"paragraph","text":"Kiel diino al pastrino sia"},{"id":"id11:223","kind":"paragraph","text":"Kaj kiel virgulin’ al virgulino."},{"id":"id11:224","kind":"paragraph","text":"ARKAS.Ne timu! Nova sango malkvieta"},{"id":"id11:225","kind":"paragraph","text":"La reĝon ne instigos fari tian"},{"id":"id11:226","kind":"paragraph","text":"Junulan agon. Sed de li mi timas"},{"id":"id11:227","kind":"paragraph","text":"Alian nun decidon, kiun li"},{"id":"id11:228","kind":"paragraph","text":"Plenumos senkompate kaj severe,"},{"id":"id11:229","kind":"paragraph","text":"Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn."},{"id":"id11:230","kind":"paragraph","text":"Mi tial petas, montru al li dankon,"},{"id":"id11:231","kind":"paragraph","text":"Se pli oferi vi al li ne povas."},{"id":"id11:232","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Ho, diru, diru, kion plu vi scias!"},{"id":"id11:233","kind":"paragraph","text":"ARKAS.Li diros mem. Mi vidas, ke li venas."},{"id":"id11:234","kind":"paragraph","text":"Al vi ordonas via propra koro"},{"id":"id11:235","kind":"paragraph","text":"Akcepti lin amike kaj konfide."},{"id":"id11:236","kind":"paragraph","text":"Kaj noblan viron bona vort’ virina"},{"id":"id11:237","kind":"paragraph","text":"Kondukas malproksimen."},{"id":"id11:238","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Mi ne povas"},{"id":"id11:239","kind":"paragraph","text":"Plenumi la konsilon bondeziran,"},{"id":"id11:240","kind":"paragraph","text":"La konsciencon tamen mi obeos"},{"id":"id11:241","kind":"paragraph","text":"Kaj al la reĝ’ por lia bonfarado"},{"id":"id11:242","kind":"paragraph","text":"Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,"},{"id":"id11:243","kind":"paragraph","text":"Ke al la potencul’ mi sen mensogo"},{"id":"id11:244","kind":"paragraph","text":"Esprimi povu, kio al li plaĉos."},{"id":"id11:245","kind":"paragraph","text":"SCENO TRIA."},{"id":"id11:246","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO. TOAS."},{"id":"id11:247","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Per la plej belaj donoj kaj trezoroj"},{"id":"id11:248","kind":"paragraph","text":"Vin benu la diino! Al vi ĉiam"},{"id":"id11:249","kind":"paragraph","text":"Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,"},{"id":"id11:250","kind":"paragraph","text":"Bonstaton por la viaj kaj plenumon"},{"id":"id11:251","kind":"paragraph","text":"De ĉiu via nobla ekdeziro!"},{"id":"id11:252","kind":"paragraph","text":"Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,"},{"id":"id11:253","kind":"paragraph","text":"Feliĉon ankaŭ multigitan havu!"},{"id":"id11:254","kind":"paragraph","text":"TOAS.Mi ĝojus, se min glorus la popolo,"},{"id":"id11:255","kind":"paragraph","text":"Ke tion, kion mi akiris, ĝuas"},{"id":"id11:256","kind":"paragraph","text":"Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—"},{"id":"id11:257","kind":"paragraph","text":"Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,"},{"id":"id11:258","kind":"paragraph","text":"Se lin ĝojigas lia propra domo."},{"id":"id11:259","kind":"paragraph","text":"Vi partoprenis en doloro mia"},{"id":"id11:260","kind":"paragraph","text":"La tagon, kiam glav’ de malamiko"},{"id":"id11:261","kind":"paragraph","text":"De mia flanko rabis mian filon,"},{"id":"id11:262","kind":"paragraph","text":"La lastan, la plej bonan. Tiel longe,"},{"id":"id11:263","kind":"paragraph","text":"Dum mia koro estis okupita"},{"id":"id11:264","kind":"paragraph","text":"De la spirit’ de venĝo, mi ne sentis"},{"id":"id11:265","kind":"paragraph","text":"La dezertecon do loĝejo mia;"},{"id":"id11:266","kind":"paragraph","text":"Sed nun kontentigita mi revenas,"},{"id":"id11:267","kind":"paragraph","text":"La malamikan regnon mi detruis"},{"id":"id11:268","kind":"paragraph","text":"Kaj mia filo estas jam venĝita,—"},{"id":"id11:269","kind":"paragraph","text":"Nun en la tuta mia domo restas"},{"id":"id11:270","kind":"paragraph","text":"Nenio, kio povus min ĝojigi."},{"id":"id11:271","kind":"paragraph","text":"La gajan obeadon, kiu lumis"},{"id":"id11:272","kind":"paragraph","text":"Por mi ĝis nun el la okul’ de ĉiu,"},{"id":"id11:273","kind":"paragraph","text":"Nun ombras zorgo kaj nekontenteco."},{"id":"id11:274","kind":"paragraph","text":"Jam ĉiu pensas pri la estonteco"},{"id":"id11:275","kind":"paragraph","text":"Kaj senfilulon sekvas nevolonte."},{"id":"id11:276","kind":"paragraph","text":"Mi venas nun en tiun templon, kiun"},{"id":"id11:277","kind":"paragraph","text":"Mi vizitadis ofte, por elpeti"},{"id":"id11:278","kind":"paragraph","text":"La venkon, aŭ por danki por la venko."},{"id":"id11:279","kind":"paragraph","text":"En mia brusto portas mi deziron"},{"id":"id11:280","kind":"paragraph","text":"Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ"},{"id":"id11:281","kind":"paragraph","text":"Ne estas nekonata: mi esperas,"},{"id":"id11:282","kind":"paragraph","text":"Ke por la beno al popolo mia"},{"id":"id11:283","kind":"paragraph","text":"Kaj al mi mem mi enkondukos vin"},{"id":"id11:284","kind":"paragraph","text":"En mian domon kiel fianĉinon."},{"id":"id11:285","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Ho reĝo! Al knabino nekonata"},{"id":"id11:286","kind":"paragraph","text":"Tro multe vi oferas. Hontigita"},{"id":"id11:287","kind":"paragraph","text":"Nun staras antaŭ vi la fremdulino,"},{"id":"id11:288","kind":"paragraph","text":"La elpelita, kiu sur la bordo"},{"id":"id11:289","kind":"paragraph","text":"Nenion serĉis krom rifuĝo paca,"},{"id":"id11:290","kind":"paragraph","text":"Kaj tion vi al mi sufiĉe donis."},{"id":"id11:291","kind":"paragraph","text":"TOAS.Ke la devenon vian antaŭ mi"},{"id":"id11:292","kind":"paragraph","text":"Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—"},{"id":"id11:293","kind":"paragraph","text":"Neniu gento povus ĝin toleri."},{"id":"id11:294","kind":"paragraph","text":"Timigas nia bordo la fremdulojn:"},{"id":"id11:295","kind":"paragraph","text":"Postulas tion leĝ’ kaj neceseco;"},{"id":"id11:296","kind":"paragraph","text":"Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,"},{"id":"id11:297","kind":"paragraph","text":"Vi, plej afable akceptita gasto,"},{"id":"id11:298","kind":"paragraph","text":"Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—"},{"id":"id11:299","kind":"paragraph","text":"De vi konfidon mi esperis, kiun"},{"id":"id11:300","kind":"paragraph","text":"Meritas mastro por la gastameco."},{"id":"id11:301","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Se kaŝis mi la nomon de l’ gepatroj,"},{"id":"id11:302","kind":"paragraph","text":"Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris"},{"id":"id11:303","kind":"paragraph","text":"Pro embaraso, ne pro malkonfido."},{"id":"id11:304","kind":"paragraph","text":"Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi"},{"id":"id11:305","kind":"paragraph","text":"Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas"},{"id":"id11:306","kind":"paragraph","text":"Kaj kian sorto malbenitan kapon"},{"id":"id11:307","kind":"paragraph","text":"Vi nutras kaj defendas, terurego"},{"id":"id11:308","kind":"paragraph","text":"Atakus tiam vian grandan koron;"},{"id":"id11:309","kind":"paragraph","text":"Anstataŭ sur la tronon min inviti,"},{"id":"id11:310","kind":"paragraph","text":"Vi eble min elpelus el la regno,"},{"id":"id11:311","kind":"paragraph","text":"Kaj antaŭ ol atingus mi revenon"},{"id":"id11:312","kind":"paragraph","text":"Al mia hejmo, finon de l’ vagado,"},{"id":"id11:313","kind":"paragraph","text":"Vi puŝus min al la mizero, kiu"},{"id":"id11:314","kind":"paragraph","text":"Fariĝas ĉie la terura sorto"},{"id":"id11:315","kind":"paragraph","text":"De ĉiu elpelito kaj vaganto."},{"id":"id11:316","kind":"paragraph","text":"TOAS.Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas"},{"id":"id11:317","kind":"paragraph","text":"Kaj kion ajn pri via dom’ decidis,—"},{"id":"id11:318","kind":"paragraph","text":"Mi tamen scias, ke de l’ tempo, kiam"},{"id":"id11:319","kind":"paragraph","text":"Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni"},{"id":"id11:320","kind":"paragraph","text":"Vi ĝuas plenmezure gastamecon,"},{"id":"id11:321","kind":"paragraph","text":"Ne mankas al ni beno de l’ ĉielo."},{"id":"id11:322","kind":"paragraph","text":"Ne estus tre facile min konvinki,"},{"id":"id11:323","kind":"paragraph","text":"Ke mi en vi protektas kulpan kapon."},{"id":"id11:324","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Vin benas la bonfaro, ne la gasto."},{"id":"id11:325","kind":"paragraph","text":"TOAS.Boneco por krimul’ ne donas benon;"},{"id":"id11:326","kind":"paragraph","text":"Ĉesigu do silenton kaj malfidon!"},{"id":"id11:327","kind":"paragraph","text":"Ne maljustulo tion ĉi postulas."},{"id":"id11:328","kind":"paragraph","text":"Al mi vin la diino enmanigis,"},{"id":"id11:329","kind":"paragraph","text":"Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,"},{"id":"id11:330","kind":"paragraph","text":"Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:"},{"id":"id11:331","kind":"paragraph","text":"Se povas vi reveni en la hejmon,"},{"id":"id11:332","kind":"paragraph","text":"Mi tiam vin de ĉio liberigas;"},{"id":"id11:333","kind":"paragraph","text":"Sed se la vojo estas jam barita"},{"id":"id11:334","kind":"paragraph","text":"Al vi por ĉiam, aŭ se via gento"},{"id":"id11:335","kind":"paragraph","text":"El sia lando estas elpelita"},{"id":"id11:336","kind":"paragraph","text":"Aŭ eĉ fatale tute estingita,"},{"id":"id11:337","kind":"paragraph","text":"Vi tiam ĉiurajte estas mia."},{"id":"id11:338","kind":"paragraph","text":"Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,"},{"id":"id11:339","kind":"paragraph","text":"Ke mi neniam rompas mian vorton."},{"id":"id11:340","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.De la ligil’ malnova nevolonte"},{"id":"id11:341","kind":"paragraph","text":"La lango liberiĝas, por nun fine"},{"id":"id11:342","kind":"paragraph","text":"Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;"},{"id":"id11:343","kind":"paragraph","text":"Ĉar se sekreton oni unu fojon"},{"id":"id11:344","kind":"paragraph","text":"Al iu elkonfidas, ĝi forlasas"},{"id":"id11:345","kind":"paragraph","text":"Por ĉiam la gardejon en la koro"},{"id":"id11:346","kind":"paragraph","text":"Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje"},{"id":"id11:347","kind":"paragraph","text":"Utilas, se la dioj tion volas."},{"id":"id11:348","kind":"paragraph","text":"Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo."},{"id":"id11:349","kind":"paragraph","text":"TOAS.Kviete vi eldiris grandan vorton!"},{"id":"id11:350","kind":"paragraph","text":"Ĉu tiu estas via gentopatro,"},{"id":"id11:351","kind":"paragraph","text":"Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,"},{"id":"id11:352","kind":"paragraph","text":"Ke estis li plej granda favorato"},{"id":"id11:353","kind":"paragraph","text":"De la diaro? Ĉu li estas tiu"},{"id":"id11:354","kind":"paragraph","text":"19 Tantalo, kiun Jupiter’ invitis"},{"id":"id11:355","kind":"paragraph","text":"Al sia tablo kaj al konsiliĝo"},{"id":"id11:356","kind":"paragraph","text":"Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn"},{"id":"id11:357","kind":"paragraph","text":"La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,"},{"id":"id11:358","kind":"paragraph","text":"Simile al parol’ de orakolo?"},{"id":"id11:359","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Li estas tiu sama. Sed la dioj"},{"id":"id11:360","kind":"paragraph","text":"Ne devas tro kun homoj amikiĝi:"},{"id":"id11:361","kind":"paragraph","text":"Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,"},{"id":"id11:362","kind":"paragraph","text":"Por sen kapturno teni sin tro alte."},{"id":"id11:363","kind":"paragraph","text":"Ne estis li malnobla perfidulo,"},{"id":"id11:364","kind":"paragraph","text":"Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,"},{"id":"id11:365","kind":"paragraph","text":"Kaj tro malgranda por kunul’ de dio,"},{"id":"id11:366","kind":"paragraph","text":"Kaj lia peko estis ja nur homa."},{"id":"id11:367","kind":"paragraph","text":"Severa estis la dekret’ de l’ dioj,"},{"id":"id11:368","kind":"paragraph","text":"Kaj la poetoj kantas, ke perfido"},{"id":"id11:369","kind":"paragraph","text":"Kaj granda fiereco lin por ĉiam"},{"id":"id11:370","kind":"paragraph","text":"Do l’ tablo Jupitera defaligis"},{"id":"id11:371","kind":"paragraph","text":"Kun granda malhonor’ en la Tartaron."},{"id":"id11:372","kind":"paragraph","text":"Kaj ve! la tuta gento sur si portas"},{"id":"id11:373","kind":"paragraph","text":"Eterne la koleron de la dioj."},{"id":"id11:374","kind":"paragraph","text":"TOAS.Ĉu pro l’ prapatro aŭ de propra kulpo?"},{"id":"id11:375","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Ĝi estas vero, ke la tuta gento"},{"id":"id11:376","kind":"paragraph","text":"La malkvietan forton de l’ Titanoj"},{"id":"id11:377","kind":"paragraph","text":"Heredis certe; tamen Jupitero"},{"id":"id11:378","kind":"paragraph","text":"Per fer’ ilian frunton ĉirkaŭforĝis;"},{"id":"id11:379","kind":"paragraph","text":"Saĝecon, moderecon, paciencon"},{"id":"id11:380","kind":"paragraph","text":"20 Ne konis ili; ĉiu ekdeziro"},{"id":"id11:381","kind":"paragraph","text":"Ĉe ili tuj fariĝis furiozo"},{"id":"id11:382","kind":"paragraph","text":"Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso"},{"id":"id11:383","kind":"paragraph","text":"La viro kun la fera vol’, la filo"},{"id":"id11:384","kind":"paragraph","text":"Amata de Tantal’ al si akiris"},{"id":"id11:385","kind":"paragraph","text":"Per trompo kaj perfido la plej belan"},{"id":"id11:386","kind":"paragraph","text":"Virinon en la mond’, Hipodamion,"},{"id":"id11:387","kind":"paragraph","text":"Filinon de la reĝo Ojnomao."},{"id":"id11:388","kind":"paragraph","text":"Du filojn ŝi al sia edzo naskis,"},{"id":"id11:389","kind":"paragraph","text":"Tieston kaj Atreon. Kun envio"},{"id":"id11:390","kind":"paragraph","text":"La amon de la patro ili vidis"},{"id":"id11:391","kind":"paragraph","text":"Al la unua filo, kiu restis"},{"id":"id11:392","kind":"paragraph","text":"De la edzin’ unua. La malamo"},{"id":"id11:393","kind":"paragraph","text":"La fratojn interligis, kaj sekrete"},{"id":"id11:394","kind":"paragraph","text":"Mortigis ili kune sian fraton."},{"id":"id11:395","kind":"paragraph","text":"La patr’ Hipodamion tuj suspektas,"},{"id":"id11:396","kind":"paragraph","text":"Kaj furioze li de ŝi postulas"},{"id":"id11:397","kind":"paragraph","text":"Redonon de la fil’, kaj ŝi mortigas"},{"id":"id11:398","kind":"paragraph","text":"Sin mem...."},{"id":"id11:399","kind":"paragraph","text":"TOAS.Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!"},{"id":"id11:400","kind":"paragraph","text":"Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!"},{"id":"id11:401","kind":"paragraph","text":"IFIGENIO.Feliĉa estas, kiu kun plezuro"},{"id":"id11:402","kind":"paragraph","text":"Parolas pri la patroj, kiu ĝoje"},{"id":"id11:403","kind":"paragraph","text":"Rakontas pri iliaj grandaj agoj"},{"id":"id11:404","kind":"paragraph","text":"Kaj en la fino de la bela vico"},{"id":"id11:405","kind":"paragraph","text":"Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas"},{"id":"id11:406","kind":"paragraph","text":"En ia dom’ subite duondio"},{"id":"id11:407","kind":"paragraph","text":"Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico"},{"id":"id11:408","kind":"paragraph","text":"Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas"},{"id":"id11:409","kind":"paragraph","text":"Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo."},{"id":"id11:410","kind":"paragraph","text":"Post morto de la patro regis kune"},{"id":"id11:411","kind":"paragraph","text":"Atreo kaj Tiesto en la urbo."},{"id":"id11:412","kind":"paragraph","text":"Ne longe tamen povis daŭri paco."},{"id":"id11:413","kind":"paragraph","text":"Post kelka temp’ Tiesto malhonoris"},{"id":"id11:414","kind":"paragraph","text":"La liton de la frato. Tiam venĝe"},{"id":"id11:415","kind":"paragraph","text":"Atreo lin elpelis el la regno."},{"id":"id11:416","kind":"paragraph","text":"Sed jam de longe, krimon preparante,"},{"id":"id11:417","kind":"paragraph","text":"Tiesto ŝtelis filon de Atreo"},{"id":"id11:418","kind":"paragraph","text":"Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran."},{"id":"id11:419","kind":"paragraph","text":"Nun en la brusto de la kvazaŭfilo"},{"id":"id11:420","kind":"paragraph","text":"Li vekas furiozan venĝemecon"},{"id":"id11:421","kind":"paragraph","text":"Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,"},{"id":"id11:422","kind":"paragraph","text":"Por en la onklo buĉi sian patron."},{"id":"id11:423","kind":"paragraph","text":"La plano de l’ junulo malkovriĝas;"},{"id":"id11:424","kind":"paragraph","text":"Kaj per kruela morto nun la reĝo"},{"id":"id11:425","kind":"paragraph","text":"La atencinton punas, supozante,"},{"id":"id11:426","kind":"paragraph","text":"Ke li mortigas filon de la frato."},{"id":"id11:427","kind":"paragraph","text":"Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu"},{"id":"id11:428","kind":"paragraph","text":"En turmentego antaŭ li pereis."},{"id":"id11:429","kind":"paragraph","text":"Por kontentigi brulan deziregon"},{"id":"id11:430","kind":"paragraph","text":"De venĝo, li sekrete primeditas"},{"id":"id11:431","kind":"paragraph","text":"Teruran faron. Ŝajne pacigita,"},{"id":"id11:432","kind":"paragraph","text":"Indiferenta kaj trankvila, logis"},{"id":"id11:433","kind":"paragraph","text":"Li sian fraton kun du liaj filoj"},{"id":"id11:434","kind":"paragraph","text":"Returne en la regnon; ambaŭ knabojn"}],"toc":[{"id":"id11:0:1","label":"Johann Wolfgang von Goethe. Ifigenio en Taŭrido","page":1,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE#reader-content"},{"id":"id11:6:1","label":"AKTO UNUA.","page":1,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE#reader-content"},{"id":"id11:639:4","label":"AKTO DUA.","page":4,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE?page=4#reader-content"},{"id":"id11:1074:6","label":"AKTO TRIA.","page":6,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE?page=6#reader-content"},{"id":"id11:1620:8","label":"AKTO KVARA.","page":8,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE?page=8#reader-content"},{"id":"id11:2094:10","label":"AKTO KVINA.","page":10,"pageUrl":"/books/1ieOGPzE?page=10#reader-content"}]},"similarBooks":[{"idCatalog":787516,"shortId":"038AHbna","title":"Человек-зверь","authorLine":"Эмиль Золя, В. Ранцова","primaryAuthorId":"82d512ee-2a82-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/46378965-70f6-41f4-9510-013fea11211d/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/038AHbna"},{"idCatalog":7183,"shortId":"4SSnge7p","title":"Фараон","authorLine":"Болеслав Прус, Е. Н. Троповский","primaryAuthorId":"dcbe6513-2a81-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-litres-public/content/32aeea09-f542-4c48-ba6c-1464e0288595/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/4SSnge7p"},{"idCatalog":521096,"shortId":"39RurXks","title":"Хагакурэ, или Сокрытое в листве","authorLine":"Цунэтомо Ямамото, Сергей И. Логачев","primaryAuthorId":"292e10ef-2a83-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-litres-public/content/d2c8ca1b-24e9-11ee-8496-0cc47af30fe4/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/39RurXks"},{"idCatalog":790354,"shortId":"08oOsnCu","title":"Сон в летнюю ночь","authorLine":"Уильям Шекспир, Николай Михайлович Сатин","primaryAuthorId":"c577ea96-2a81-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/9cb6e365-8043-11e7-af8e-0cc47a1952f2/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/08oOsnCu"},{"idCatalog":788220,"shortId":"0Tjejja2","title":"Нана","authorLine":"Эмиль Золя, Т. Иринова","primaryAuthorId":"82d512ee-2a82-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/5a387752-aafd-4f3d-bb91-627dfd767da4/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/0Tjejja2"},{"idCatalog":577406,"shortId":"0q0GFNSG","title":"Золотой осел","authorLine":"Луций Апулей, Михаил Алексеевич Кузмин","primaryAuthorId":"673278e9-2a98-102a-9ac3-800cba805322","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-litres-public/content/c0602770-11db-11ef-8496-0cc47af30fe4/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/0q0GFNSG"},{"idCatalog":763844,"shortId":"0k1CVPMc","title":"Ромео и Джульетта","authorLine":"Уильям Шекспир, Дмитрий Лаврентьевич Михаловский","primaryAuthorId":"c577ea96-2a81-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/8c3c1916-803a-11e7-8179-0cc47a520474/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/0k1CVPMc"},{"idCatalog":766049,"shortId":"4TrGYIUx","title":"Гамлет, принц Датский","authorLine":"Уильям Шекспир, Петр Петрович Гнедич","primaryAuthorId":"c577ea96-2a81-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/e925d796-803b-11e7-af8e-0cc47a1952f2/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/4TrGYIUx"},{"idCatalog":46756,"shortId":"1wKz5vUM","title":"Монахиня","authorLine":"Дени Дидро, Дебора Григорьевна Лившиц","primaryAuthorId":"b1401df8-2a93-102a-9ac3-800cba805322","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-litres-public/content/37ba23fd-6a81-102c-a19b-edc40df1930e/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/1wKz5vUM"},{"idCatalog":788440,"shortId":"0L94UZhC","title":"Доктор Паскаль","authorLine":"Эмиль Золя, Константин Григорьевич Локс","primaryAuthorId":"82d512ee-2a82-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/61f13980-8201-4459-bcd1-e04d976a5570/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/0L94UZhC"},{"idCatalog":11697,"shortId":"2MoUDOAh","title":"Сон в красном тереме. Том 1","authorLine":"Лев Николаевич Меньшиков, Владимир Андреевич Панасюк, Цао Сюэцинь","primaryAuthorId":"4e036549-1455-11e8-a22f-0cc47a5454c6","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-litres-public/content/c9377cb2-c07d-4c18-a638-1db65e2e0cf2/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/2MoUDOAh"},{"idCatalog":792368,"shortId":"4ft6F5H0","title":"Саламбо","authorLine":"Гюстав Флобер, Николай Максимович Минский","primaryAuthorId":"526ac12b-2a82-102a-9ae1-2dfe723fe7c7","coverUrl":"https://storage.yandexcloud.net/bookra-catalog-pd-public/content/d8927887-c0aa-11e0-9959-47117d41cf4b/thumbs/400.webp","publicUrl":"https://bookra.app/books/4ft6F5H0"}],"similarBooksPagination":{"page":1,"pageSize":12,"totalItems":2333,"totalPages":195,"hasPrev":false,"hasNext":true}},"notFound":false}